Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/73

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

VINGTIÈME LEÇON

Manière de traduire : à.

La domo.

Unue la homoj loĝis en kavernoj; poste ili konstruis kajutojn ; nun ili loĝas en domoj, kasteloj aŭ palacoj.

Mia onklo ĵus konstruis modernan domon. Ĝi havas teretaĝon kaj ses etaĝojn kun mansardoj kaj subtegmenta loko. Jen ĝi estas. Se vi deziras, ni tuj vizitos ĝin. La enirejo estas larĝa kaj bela; dekstre kaj maldekstre estas du magazenoj kun grandaj montraj fenestroj. Ili ne estas ankoraŭ luitaj. Tie ĉi estas la pordo de la kelo, kie oni konservas la vinon, la karbon kaj aliajn provizojn. Kontraŭe, vi vidas la loĝion de la pordisto, kaj la lifton, per kiu oni povas supreniri ĝis la sesa etaĝo. Tie estas la ŝtuparo kun ĝia balustrado el forĝita fero. Ĉu ĝi ne estas bela ŝtuparo? Ni supreniru al la unua etaĝo. Jen ni alvenas sur la placeto. Vi vidas du pordojn, unu dekstre kaj unu maldekstre, tial ke estas du loĝejoj. Ĉiuj loĝejoj estas luitaj. Mia patro luis tiun ĉi, ĉar ni devas transloĝi. Ni ekloĝos la dekkvinan de julio. Mia patro pagos luprezon da dumil okcent frankoj.

Eniru ni tien. La antaŭĉambro ne estas tre granda, sed ĝi estas tre bela, kaj oni tion ne trovas ĉie. La aliaj ĉambroj estas vastaj kaj altaj. Ili estas sep : salono, manĝoĉambro, du dormoĉambroj, skribejo