Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/70

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

DIX-NEUVIÈME LEÇON

Prépositions : per, por, pro, pri.

La suno kaj la vento.

La aŭtuno estis alveninta, kaj la malvarmo komenciĝis. La suno kaj la vento, kiuj konkuris pri la supereco, ekvidis rajdanton preterirantan, kovritan per granda kaj dika mantelo. « Tiu homo, diris la vento, kredas, ke li havas nenion por timi de mi; li forgesas, ke en momento mi povas forŝiri lian mantelon de liaj ŝultroj. »

— «Tio estus amuza vidaĵo por mi, respondis la suno, provu; sed mi vetas, ke vi ne sukcesos, kaj ke mi devigos la vojaĝanton demeti sian mantelon. Faru vi tion, kion vi povas, dum mi restos kaŝita post la nuboj.» Tuj la vento blovas, blovegas, elradikigas la arbojn, forŝiras la tegmentojn de la domoj, dronigas la ŝipojn : ĉio tio pro mantelo. Sed li perdas vane sian tempon ; la rajdanto envolvigas sin tiel forte en sia varma vesto, ke li kontraŭstaras al la furioza vento.

Tiam la suno reaperas, ĝi dispelas la nubojn kaj alĵetas siajn radiojn sur la teron. La vojaĝanto malfermas unue la mantelon, poste, ĉar la varmo pligrandiĝas, li lasas ĝin gliti de siaj ŝultroj, kaj fine bukligas ĝin sur la ĉevalon.

Ofte oni ricevas pli per mildeco ol per violenco.