Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/68

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

akvo glaciiĝas kaj kovras la teron per pluvglacio. Tiam estas glitvetero.

La vetero estas malkonstanta kaj ŝanĝema, ĝi estas bela aŭ malbela, seka aŭ malseka, varma aŭ malvarma, varmeta aŭ malvarmeta, varmega aŭ malvarmega. La barometro montras la ŝanĝojn de la vetero, kaj la termometro la ŝanĝojn de la temraturo ĝi montras ankaŭ la varmgradon kaj la malvarmgradon.

QUESTIONNAIRE

1. Kia vetero estas hodiaŭ ? — 2. Ĉu la vetero estas ĉiam sama ? - 3. Kia estas la printempo? — 4. Ĉu estas varme aŭ malvarme dum la printempo? — 5. Ĉu pluvas? Ĉu la vetero estas pluvema ? - 6. Ĉu ventas? (aŭ : ĉu estas vento?) — 7. Ĉu estas nuboj ĉe la ĉielo, aŭ ĉu la ĉielo estas serena? — 8. Kion oni vidas kaj kion oni aŭdas, kiam estas fulmotondro? — 9. Kiam estas nebuloj ? — 10. Ĉu la vetero estas varma ĉirkaŭ la fino de la aŭtuno? — 11. Kio kovras kelkfoje la arbojn ĉe la fino de la aŭtuno? — 12. Kia estas la ĉielo dum vintro? — 13. Kio falas kaj kovras la teron? — 14. Ĉu ne estas kelkfoje pluvglacio? — 15. Por kio utilas (aŭ : servas) la barometro ?... kaj la termometro ?

GRAMMAIRE

Pluvas, neĝas kaj hajlas kune.

— Les verbes impersonnels ne prennent pas de sujet et le participe passé prend la forme adverbiale.

Ex.: Estas pluvinte, il a plu.

— La locution impersonnelle il faut se traduit par estas necese, estas bezone : bezonas, necesas.

LEXICOLOGIE

Se la vento ekblovas ventege, tio estas ekventego. Ĉu la vetero estas varmeta aŭ malvarmeta?

— Le prefixe ek, à l'opposé du suffixe ad, marque une action qui commence ou qui est momentanée.

Ex. : Ekblovi, commencer, se mettre à souffler ; ekkrii, s'écrier.