Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/67

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

DIX-HUITIÉME LEÇON

Verbe impersonnel.

La vetero.

La vetero ne estas ĉiam sama; ĝi ŝanĝiĝas laŭ la sezono kaj la klimato. En la mezeŭropaj landoj la vetero estas milda kaj varmeta dum la printempo. La ĉielo estas serena, la suno brilas en la ĉielo. kaj ĝiaj radioj varmigas la teron. Ofte ankaŭ estas vento kaj pluvas. Tiam oni diras, ke la vetero estas pluvema. La prujnojn oni devas ankoraŭ timi.

En la somero, ĝi estas varma, kelkafoje tre varma kaj eĉ varmega; pluvas malofle kaj la tero estas seka. Kelkafoje la aero estas peza, la suno vualiĝas, kaj la ĉielo kovriĝas per dikaj nuboj. Fulmoj trairas la nubojn, kaj ni aŭdas la tondron ; ĝi estas fulmotondro. Baldaŭ la pluvo falas torente, ofte akompanata de hajlo. Se tiam la vento ekblovas ventege, tio estas ekventego.

En aŭtuno, la vetero fariĝas malvarmeta, la aero estas malseka kaj nebula. Dikaj nebuloj kovras la teron. La vento estas malagrabla kaj maldolĉa. Ĉirkaŭ la fino de la autŭno, oni vidas la arbojn kovritajn de prujno.

Vintre la ĉielo estas griza kaj oni vidas malofte la sunon. Neĝas kaj hajlas. La neĝo falas per dikaj flokoj kaj vestas la teron per blanka mantelo. La glacio kovras la lagetojn, la riveretojn kaj la riverojn, Se la tero frostiĝas, kaj se poste pluvas, la pluva