Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/64

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

La dudek-unuan de septembro la tago ree estas tiel longa kiel la nokto. Tiam komenciĝas la aŭtuno. La suno subiras pli frue kaj leviĝas pli kaj pli malfrue. La tagoj fariĝas ree pli mallongaj kaj la noktoj pli longaj. En aŭtuno la kulturisto rikoltas la lastajn fruktojn kaj la ĉasisto ĉasas. La folioj de la arboj fariĝas flavaj kaj baldaŭ falos teren.

La dudek-unuan de decembro ni havas fine la tagon la plej mallongan kaj la nokton plej longan. Tio estas la vintro. La aero fariĝas ĉiam pli kaj pli malvarma. La kampoj kaj la herbejoj estas malplenaj kaj senhomaj; la arbaro estas nudigita kaj silenta; la tuta naturo ripozas sub neĝa kaj glacia mantelo. La vintro estas malgaja kaj peniga sezono ; ĝi prezentas tamen kelkajn plezurojn : oni povas glitkuri, glitveturi, fari bulojn aŭ hometojn el neĝo, kaj tio estas tre amuza.


QUESTIONNAIRE


1. Kiom da sezonoj estas en la jaro? — 2. Kiuj estas la nomoj de la kvar sezonoj? — 3. Kiam ili komenciĝas ? — 4. Kiaj estas la tago kaj la nokto en la komenco de la printempo? — 5. Kiaj fariĝas poste la tagoj? — 6. Ĉu la noktoj ankaŭ fariĝas pli longaj? — 7. Kial la tagoj fariĝas pli longaj ? — 8. Diru tion, kion vi scias ankoraŭ pri la printempo. — 9. Kiam ni havas la tagon plej longan kaj la plej mallongan nokton? — 10. Kiaj fariĝas la tagoj en somero? — 11. Parolu pri la somero. — 12. Kiam la tago estas ree tiel longa, kiel la nokto ? — 13. Kial la tagoj fariĝas pli kaj pli mallongaj? — 14. Diru tion, kion vi scias ankoraŭ pri la aŭtuno. — 15. Kiam komenciĝas la vintro? — 16. Kiaj estas tiam la kampoj, la herbejoj kaj la arbaroj? — 17. Ĉu la vintro estas gaja sezono? — 18. Kiuj estas tamen la plezuroj de la vintro? — 19. Kiom da monatoj daŭras ĉiu sezono?