Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/63

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

DIX-SEPTIÈME LEÇON

Degrés de comparaison.

La kvar sezonoj.

iom post iom, peu à peu

En unu jaro estas kvar sezonoj; ili estas la printempo, la somero, la aŭtuno, la vintro.

La printempo komenciĝas en marto, la somero en junio, la aŭtuno en septembro kaj la vintro en decembro.

En la komenco de la printempo la tago estas tiel longa kiel la nokto. Poste la tagoj fariĝas iom post iom pli longaj kaj la noktoj pli mallongaj, tial ke la suno leviĝas pli frue kaj subiras pli malfrue ; ĝiaj radioj ekvarmigas la teron kaj vekas la naturon. Baldaŭ la arboj kovriĝas per folioj novaj kaj floroj, kaj la herbejoj kaj kampoj reverdiĝas. La birdoj konstruas siajn nestojn kaj kantas siajn gajajn kantojn. La dudek-unua de junio estas la tago plej longa kaj la nokto plej mallonga. Tiam komenciĝas la somero. Nun la tagoj fariĝas iom post iom pli mallongaj kaj la noktoj pli longaj. La suno restas longe ĉe la ĉielo kaj ĝiaj radioj maturigas la fruktojn de la ĝardeno kaj de la kampoj. Oni sekigas la fojnon kaj oni rikoltas la grenon. La urbanoj iras por serĉi iom da malvarmeto en la montaron aŭ ĉe la marbordon, aŭ simple sur la kamparon, precipe apud la arbaroj.