Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/60

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

SEIZIÈME LEÇON

Adverbe.

La partoi de la tago kaj la festoj de la jaro.

La suno leviĝas kaj subiras. Dum la suno estas ĉe la ĉielo, estas lume, kaj ni diras : estas tago. Kiam la suno malaperis el la ĉielo, kiam ĝi subiris, tiam fariĝas mallume kaj estas nokto. Dum la nokto, ni ne povas vidi la sunon, sed ni vidas la lunon kaj ofte multe da steloj.

Kiam la suno leviĝas, estas sunleviĝo kaj la mateno komenciĝas ; kiam ĝi plej alte estas kaj plej varme fariĝas, tiam estas tagmezo; kiam la suno subiras, estas sunsubiro, kaj la vespero alvenas.

La mezo de la nokto nomiĝas noktomezo. Morgaŭ frue mi vekiĝos. Dum la mateno mi laboros. Je la dek-dua horo, aŭ je la tagmezo, mi tagmangos; post la tagmezo aŭ posttagmeze mi promenados ; vespere mi legos kaj nokte mi dormos. Neniam mi enlitiĝas pli malfrue ol noktomezo.

Dum la jaro ni havas kelkajn grandajn festajn tagojn. Kristnasko, en la dudek-kvina tago de decembro, estas la plej bela festo por la infanoj : ili ricevas ĉiuspecajn ludilojn, kaj oni faras por ili kristnaskan arbon. Post ok tagoj, ĝi estas la nova jaro. Tio estas la tago de la bondeziroj kaj de la vizitoj. « Ĉiujn miajn dezirojn por bona jaro! »…. « Bonan kaj feliĉan jaron! » estas frazoj, kiujn oni aŭdas la tutan lagon. Tio estas ankaŭ la tago de la novjaraj donacoj. En la monato marto aŭ aprilo