estas sonorilejhorloĝo. Ni havas horloĝon el bronzo. Mia poŝhorloĝo estas el arĝento, sed la via estas el oro. La horloĝisto faras la horloĝojn.
Via poŝhorloĝo haltis; streĉu ĝin. La mia ne funkcias bone ; jen ĝi trorapidas jen ĝi malrapidas. Mi devas reguligi ĝin ofte.
QUESTIONNAIRE
1. Per kio oni mezuras la tempon?
— 2. Kio estas poŝhorloĝo?
- 3. Kion oni vidas sur la ciferplato de la poŝhorloĝo ?
- 4. Laŭ kiu direkto iras la montriloj ?
— 5. Kion montras la granda montrilo ?... kaj la malgranda ?
- 6. Kiom da minutoj estas en unu horo?
- 7. Kio estas sekundo?
— 8. Kioma horo estas,
kiam la granda montrilo montras ses kaj la malgranda estas
inter ses kaj sep?
— 9. Kioma horo estas, kiam la malgranda
montrilo estas sur tri kaj la granda sur du?
— 10. Kio estas kamenhorloĝo ?
— 11. Kie estas metita la murhorloĝo ?
— 12. Ĉu vi havas poŝhorloĝon el oro aŭ el argento?
— 13. Kion oni
devas fari, kiam poŝhorloĝo haltis?
— 14. Kion oni devas fari,
kiam ĝi trorapidas aŭ malrapidas?
— 15. Ĉu via poŝhorloĝo funkcias bone ?
LEXICOLOGIE
Estas poŝhorloĝoj, murhorloĝoj, kamenhorloĝoj;
kaj sonorilejhorloĝo.
L'esperanto forme facilement des mots composés en accolant deux racines et en ayant soin de mettre le mot déterminant avant le mot déterminé. Ainsi, bateau à vapeur se dit vaporŝipo ; jour de fête, festtago ; jour ouvrier, labortago.
Exercices oraux ou écrits.
— Citer les mots composés que vous connaissez.
— Traduire les mots composés suivants :
Naztuko — tablotuko — buŝtuko — (aŭ : telertuko) . — tualettuko — viŝtuko — okulvitro — fenestro - vitro — tualetmeblo — vapormaŝino — kamentubo