Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/57

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

QUINZIÈME LEÇON

Mots composés

La horloĝo.

La horloĝo mezuras la tempon; ĝi diras al ni kioma horo estas.

Estas diversaj specoj de horloĝoj. Tiu, kiun ni povas meti en la poŝon estas poŝhorloĝo. Jen poŝhorloĝo kun ĝia ĉeno. La poŝhorloĝo havas ciferplaton kun dek-du ciferoj kaj du montrilojn. La montriloj iras de maldekstre al dekstre, kaj montras la horojn kaj la minutojn. Unu horo havas sesdek minutojn ; la minuto enhavas sesdek sekundojn, ka] la sekundo konsistas el momentoj.

La granda montrilo montras la minutojn, kaj la malgranda la horojn. Kiam la granda montrilo estas sur dek-du kaj la malgranda sur dek, ĝi estas ĝuste la deka horo. Kiam la malgranda estas inter naŭ kaj dek, Kaj la granda sur ses, ĝi estas la naŭa kaj duono. Kiam la granda montrilo estas sur tri, kaj la malgranda sur unu, ĝi estas la unua kaj kvarono. Kiam la malgranda estas inter dek kaj dek-unu, kaj la granda sur naŭ, ĝi estas la deka kaj tri kvaronoj, aŭ la kvarono antaŭ la dek-unua.

Kioma horo estas, kiam la malgranda montrilo kuŝas sur tri, kaj la granda sur du?

La horloĝo, kiu estas sur la kameno estas kamenhorloĝo ; tiu, kiu estas alkroĉita je la muro estas murhorloĝo, kaj tiu, kiu estas en turo aŭ sonorilejo