Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/54

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

QUATORZIÈME LEÇON

Accusatif de durée.


Divido de la tempo.

Hodiaŭ estas mardo ; hierau estis lundo kaj morgaŭ estos merkredo. Mardo, lundo kaj merkredo estas tagoj de la semajno. La semajno havas sep tagojn ; ili estas nomitaj : lundo, mardo, merkredo, jaŭdo, vendredo, sabato kaj dimanĉo. Se ni diras. ke lundo estas à unua tago de la semajno, mardo estas la dua, merkredo la tria, vendredo la kvina, dimanĉo la sepa aŭ la lasta kaj sabato la antaŭlasta.

Kvar semajnoj faras unu monaton. La jaro havas dek-du monatojn aŭ kvindek-du semanojn aŭ tricent sesdek-kvin tagojn. La nomoj de la monatoj estas : januaro, februaro, marto, aprilo, majo, junio, julio, aŭgusto, Septembro, oktobro, novembro kaj decembro.

Kelkaj monatoj havas tridek tagojn, kelkaj havas tridek-unu, kaj unu sola, la monato februaro, havas nur dudek-ok aŭ dudek-naŭ tagojn. Kiam la monato februaro havas dudek-naŭ tagojn, la jaro estas superjaro. Tio okazas ĉiukvarjare. Ni vidas la daton en la kalendaro. Se ni ne havas kalendaron, ni demandas : Kioman daton ni havas hodiaŭ ? Oni respondos al ni: Hodiaŭ ni havas la dek-sesan de julio.

Tri monatoj formas ankaŭ kvaronjaron, ses mo- natoj duonjaron, kaj cent jaroj estas nomitaj centjaro aŭ jarcento. Ni vivas en la dudeka jarcento.