Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/48

Cette page a été validée par deux contributeurs.

Mia patro havas fratinon kaj fraton. Lia fratino estas mia onklino, kaj lia frato estas mia onklo. Mi estas ilia nevo, kaj miaj fratinoj estas iliaj nevinoj. Mia onklo estas mia baptopatro, kaj mia onklino estas mia baptopatrino. Mia onklino estas edzigita kun sinjoro Durand: ŝi estas la edzino de sinjoro Durand, kaj sinjoro Durand estas ŝia edzo. Sinjoro Durand estas ankaŭ mia onklo. La infanoj de miaj geonkloj estas miaj gekuzoj.

Unu el miaj fratoj kaj unu el miaj fratinoj estas pli maljunaj ol mi, kaj estas jam edzigitaj. Mi ĉeestis ilia edziĝofesto. La edzino de mia frato estas mia bofratino. Mia bofrato mortis la lastan jaron ; ŝi esta vidvino, kaj mia onklo Durand estas la zorganto de ŝiaj infanoj. La kompatindaj idoj, estos baldaü orfoj, ĉar ilia patrino estas tre malsana kaj povas tuj morti. La kuracisto ne havas plu esperon. Miaj onkloj, onklinoj, kuzoj, kuzinoj, prakuzoj kaj prakuzinoj estas miaj geparencoj, ni estas parencaj.

QUESTIONNAIRE

1. Kiuj estas viaj gepatroj? — 2. Kiu vi estas por viaj gepatroj? — 3, Ĉu vi havas fratojn kaj fratinojn? — 4. Kiom da infanoj havas viaj gepatroj? — 5. Kiom da gefratoj vi estas? — 6. Kiel vi nomas la gepatrojn de viaj gepatroj ? — 7. Ĉu vi havas ankoraŭ viajn patrinajn geavojn ? — 8. Kiu vi estas por viaj geavoj ? — 9. Ĉu vi havas onklojn kaj onklinojn ? — 10. Kiu estas via baptopatro? — 11. Kiu estas via baptopatrino ? — 12. Kiel vi nomas la idojn de viaj geonkloj? — 13. Ĉu vi ne havas fraton, kiu estas jam edzigita? — 14. Kiel vi nomas lian edzinon? — 15. Ĉu via fratino ne estas vidvino ? — 16. Kiel vi nomas la infanojn, kiuj ne havas plu nek patron nek patrinon? — 47. Kiel vi nomas per unu sola vorto viajn onklon kaj onklinon?... viajn kuzon kaj kuzinon ?