Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/47

Cette page a été validée par deux contributeurs.

DOUZIÈME LEÇON

Manières de traduire « de ».

Mia familio.

Antaŭ ne longe, il n'y a pas longtemps (cf.leçon 33).

Mi havas patron kaj patrinon: ili estas miaj gepatroj, kaj mi estas ilia ido. Mi estas knabo; mi estas la filo de miaj gepatroj. Miaj gepatroj havas ankoraŭ aliajn idojn, du filojn kaj du filinojn. Ili estas miaj fratoj kaj fratinoj. Ni estas kvin gefratoj.

La gepatroj de mia patro vivas ankoraŭ; ili estas miaj patraj geavoj; miaj patrinaj geavoj estas ambaŭ mortintaj antaŭ ne longe, kaj ni funebras ankoraŭ. Miaj fratoj kaj mi estas la nepoj de niaj geavoj, kaj miaj fratinoj estas iliaj nepinoj.