Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/44

Cette page a été validée par deux contributeurs.

ONZIÈME LEÇON

Accusatif de direction.

Kelkaj movoj de la lernanto.
iom, un peu tiam, alors

Mi eniras en la korton de la lernejo. Mi atendas la horon kaj iom ludas en la korto. Poste mi eniras en la lernejoĉambron. Mi iras al mia seĝo. Mi metas mian paperujon sur la tablon, kaj mi sidigas min. Mi krucumas miajn brakojn, kaj mi direktas miajn okulojn al la instruisto.

La instruisto vokas mian nomon. Li diras al mi: Roberto, iru al la tabulo. Mi levas min; mi forlasas mian seĝon, kaj mi iras al la tabulo. Mi prenas la kreton. La instruisto diktas, kaj mi skribas. Mi tiam metas la kreton en la skatolon. Mi prenas la spongon, kaj mi forviŝas la tabulon. Mi remetas la spongon apud la kreton, mi turnas min, mi reiras al mia seĝo, mi metas min antaŭ mian tablon, kaj mi sidigas min sur mian seĝon. Nun mi sidas sur mia seĝo antaŭ mia tablo.

QUESTIONNAIRE

1. Kiu eniras en la korton de la lernejo ? — 2. Kion faras la lernantoj en la korto? — 5. Ĝis kiam atendas la lernantoj antaŭ la pordo? — 4. Ĝis kiam ludas la lernantoj en la korto? — 5. Sur kion sidigas sin la lernantoj ? — 6. Kion ili metas sur la tablon ? — 7. Al kiu ili direktas siajn okulojn ? — 8. Por kio utilas (est utile, sert) la kreto ? — 9. Kiu prenas la spongon? —