Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/34

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

HUITIÈME LEÇON

Adjectifs possessifs.

Kion la lernantoj havas.
Tro, trop ol, que (dans une
ĉar, car, parce que ol, comparaison).


Karolo diras: mi havis krajonon. Kie povas esti mia krajono ? Amiko mia, ĉu vi ne vidis mian krajonon ? Tiu ĉi estas nova, la mia estas malnova. Kiu povas havi la mian ? Tio ne estas miaj kajeroj. Mi ne vidas miajn kajerojn. Tio estas la kajeroj de Ludoviko. Kie estas la miaj ? Kiu havas la miajn?

La lernantoj diras: ni havas taskon por fari. Ĉu tio estas nia tasko ? Ne, tio ne estas la nia. Ni ne trovas la nian. Ni lernu niajn lecionojn. Jen niaj lecionoj. Ĉu la niajn ni lernas? Jes, ni lernas la niajn.

Paŭlo, ĉu vi ne havas lecionon ? Ĉu tio ne estas via leciono ? Mi kredas, ke tio estas via leciono. Ne vere? tio estas la via. Tio ĉi estas viaj libroj. Prenu viajn librojn, kaj ne la librojn de Karolo. Mi diras al vi: prenu la viajn.

Emilo havas novan libron. Lia libro estas tre bela. Mi vidis lian libron, kaj mi legis ĝin. La mia ne estas tre bela, sed ĝi estas interesa. La lia ne estas tre interesa, kaj mi preferas la mian pli ol la lian. Li havas ankaŭ novajn plumojn. Liaj