Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/31

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.
PRONOMS PERSONNELS
21

kontraŭe estas ĉiam atenta kaj diligenta: ŝi estas tre lernema. Tial mi gratulas ŝin, kaj mi rekompencas ŝin.

Ni estas en la lernejo. Ni havas junan profesoron. Li instruas al ni esperanton. Li legas kaj klarigas al ni la lecionojn. Li kuraĝigas nin kaj laŭdas nin; li riproĉas nin kelkafoje, sed punas nin malofte. Li diras ofte al ni: « Vi estas bonaj lernantoj. Vi laboras bone. Mi estas kontenta je vi, kaj mi rekompencas vin.

Paŭlo kaj Klaŭdo estas forestantaj. Ili estas kredeble malsanaj. Ni iras por vidi ilin kaj alporti al ili la taskojn por morgaŭ.

QUESTIONNAIRE

1. Kiu mi estas? — 2. Ĉu vi estas juna aû maljuna? — 3. Kiu demandas vin? — 4. Al kiu vi respondas? — 5. Kiun vi rigardas? — 6. Kiu rigardas vin? — 7. Ĉu Ludoviko estas bona aŭ malbona lernanto? — 8. Ĉu mi punas lin ofte? — 9. Kiel estas Ludovikino ? — 10. Ĉu mi punas ŝin ankaŭ ? — 11. Kian profesoron vi havas? — 12. Kion faras la profesoro? — 13. Ĉu li kuraĝigas kaj laŭdas vin? — 14 Ĉu li ne kelkafoje riproĉas vin? — 15. Kion li diras al vi ofte? — 16. Kiu estas forestanta? aŭ: Kiu forestas? - 17. Kial Paŭlo kaj Klaŭdo forestas? — 18. Kion vi volas fari?

GRAMMAIRE

Mi rigardas vin, kaj vi rigardas min.

— Les pronoms personnels ajoutent l'n de l'accusatif quand ils sont employés comme compléments directs.

— A la 3me personne du singulier le pronom personnel a trois formes distinctes : li, ŝi, ĝi.