Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/27

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

SIXIÈME LEÇON

Le passé.

El kio kaj de kiu la objektoj estas faritaj.


ĉe, chez, à el, de (matière,
de, par origine)

La tablo kaj la seĝo estas el ligno. La lignaĵisto faris la tablon kaj la seĝon. La krajono enhavas bastoneton el grafito kaj ŝelon el ligno. La plumingo estas el ligno, el eburo aŭ el metalo. La tranĉilo havas klingon kaj tenilon. La klingo de la tranĉilo estas el ŝtalo, kaj la tenilo estas el korno, el ligno aŭ el perlamoto. La tranĉilfaristo faris la tranĉilon kaj la tranĉileton.

La pordo estas el ligno; la seruro, la ŝlosilo kaj la pordhokojn estas el fero. La lignaĵisto faris la seruron, la ŝlosilon kaj la pordhokojn. La inkujo kaj la vitraĵoj estas el vitro. La vitraĵisto almetis la vitraĵojn.

La folioj de la libro estas el blanka papero. La dorso de la libro estas el ledo aŭ el tolo ; la platoj estas el kartono. La aŭtoro verkis la libron, la eldonisto eldonis ĝin, la presisto presis ĝin, la bindisto broŝuris aŭ bindis ĝin, la libristo vendis ĝin, kaj mi aĉetis ĝin ĉe la libristo

QUESTIONNAIRE

1. El kio estas faritaj la tablo kaj la sego ? — 2. Kiu faris la tablon? — 3. De kiu estis farita la seĝo ? — 4. Kiuj estas la partoj de krajono ? — 5. Ĉu tiu ĉi plumingo estas el ligno aŭ el metalo? 6. Kiuj estas la partoj de la tranĉilo ? — 7. El kio estas farita