Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/24

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

CINQUIÈME LEÇON

L'infinitif.

Tio, kion bezonas la lernanto.


al, à alia, autre
li, il krom, hormis
plie, en outre sen, sans
por, pour dum, pendant
tout, tout tio(n) kion, ce que.


Cours Élémentaire Pratique d'Esperanto, 1909, Leçon 5
Cours Élémentaire Pratique d'Esperanto, 1909, Leçon 5

La lernanto bezonas librojn por legi kaj por lerni la lecionojn. Li bezonas kajeron, plumon kaj inkon por skribi la taskojn, liniilon, ortilon kaj krajonon por desegni. Li bezonas ankaŭ gumon por forskrapi, kaj tranĉileton por tranĉi la krajonon. Sen krajono aŭ sen plumo kaj inko oni ne povas skribi. Li bezonas krom tio sakon aŭ paperujon por porti la librojn, la kajerojn kaj ĉiujn aliajn lernejajn objektojn.

Sed tio ne estas ĉio. Li bezonas ankoraŭ, kaj precipe, du bonajn orelojn por aŭdi kaj por aŭskulti la klarigojn de la profesoro, plie du bonajn okulojn por vidi tion, kion la profesoro skribas sur la nigran tabulon, unu langon por paroli, por diri la lecionojn kaj respondi al la demandoj de la profesoro, sed ne por babili kun najbaroj dum la kurso. Sen okuloj oni ne povas vidi. Sen atento oni ne povas progresi.