Nun, Henriko, legu ankaŭ tiun paragrafon; elparolu bone ĉiujn literojn, kaj ne forgesu, ke la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo de la vorto.
QUESTIONNAIRE
1. Kia libro estas tio? — 2. Ĉu vi komprenas la paragrafon, kiun vi legis? — 3. Kiom da frazoj havas tiu paragrafo? — 4. Silabu la vorton esperanto— 5. Kiom da vokaloj havas tiu vorto? — 6. Kiuj estas la vokaloj? — 7. Kiuj estas la konsonantoj? — 8. Kiun silabon oni devas plilaŭtigi? — 9. Kiom da paĝoj havas la folio ? — 10. Kiom da paĝoj havas tiu libro?
GRAMMAIRE
Mi montras. La libro havas. Multaj linioj formas.
— Le présent des verbes est caractérisé par la désinence as pour toutes les personnes du singulier et du pluriel.
Prenu, montru, legu.
— L'impératif est caractérisé par la désinence u.
Tio estas nova libro. Mi montras la novan libron.
— L'accusatif est caractérisé par la lettre n. L'accusatif est le cas du complément direct du verbe. Il répond à la question qui, quoi faite après le verbe.
Exemple : Il montre le livre. QUESTION : Il montre quoi ? RÉPONSE : le livre. Dans cette phrase « le livre » est le complément direct et se met à l’accusatif : la libron.
Exercices oraux ou écrits.
VERSION
La lernantoj salutas la instruiston. La instruisto instruas la lernantojn. Karolo forgesas lerni la lecionon. Donu tiujn plumojn kaj tiujn krajonojn al la