TROISIÈME LEÇON
Signe du pluriel.
I
unu, un | jen, voilà, voici, là |
du, deux | supre, en haut |
oni, on | ĉiam, toujours |
apud, à côté de | tie, là |
tra, à travers | tre, très |
Tiu ĉambro estas granda kaj bela ; ĝi estas tre alta kaj tre hela. Tio estas bela ĉambro. Supre estas la plafono, kaj malsupre la planko. Jen tie ĉi muro kaj jen tie fenestro. En la muroj estas unu pordo kaj du fenestroj. La plafono estas blanka, kaj la muroj estas grizaj. La planko devas ĉiam esti pura.
Jen la pordo ; gi estas alta, larĝa kaj firma. Tio ĉi estas la seruro kaj la ŝlosilo La seruro kaj la ŝlosilo estas ankaŭ firmaj. La fenestroj estas grandaj. Tio estas la kadro, kaj tio estas vitraĵo. Oni vidas (voit) tra la vitraĵoj. La vitraĵoj estas travideblaj aŭ diafanaj.
Tio ĉi estas la nigra tabulo. Estas du nigraj tabuloj en tiu ĉambro. La kreto kaj la spongo estas en la skatolo apud la nigra tabulo. La spongo estas la mola kaj flava. La kreto estas malmola kaj blanka.