Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/149

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.
QUESTIONNAIRE

1. Pri kio estas la temo en tiu ĉi legaĵo? — 2. Nomu kelkajn kreskaĵojn, kiuj nutras la homon. — 3. Kion liveras al ni la kanabo? — 4. Kiu alia kreskaĵo ankaŭ liveras al ni fadenon? — 5. Kion donas al ni la vinberujo? — 6. Kie oni aliigas la kotonon en teksaĵon? — 7. Kion donas al ni aliaj arbetoj? — 8. Por kio utilas la kuraciloj? — 9. Kion oni faras per la spicoj? — 10. Ĉu ne estas kreskaĵoj, kiuj liveras kolorilojn? — 11. Kion donas al ni la arboj? - 12. Nomu kelkajn arbofruktojn. — 13. El kio ni eltiras la kaŭĉukon kaj la gutaperkon? — 14. Kion oni faras el la ŝelo de kelkaj arboj? — 15. Per kio oni tanas la ledon? — 16. Kio estas la korko? — 17. Kie kreskas la arbo, kiu donas al ni la korkon ? — 18. Ĉu la bestoj estas tre utilaj al la homo? — 19. Nomu bestojn, kiujn, la homo loĝas en sia domo. — 20. Por kio utilas la hundo ?... la kokino ?... la ansero? — 21. Por kio oni uzas la ĉevalon ?... la bovon ?... la azenon? — 22. Ĉu la bestoj ne utilas al ni ankaŭ post la morto? — 23. Por kio utilas ilia viando? — 24. Kion ni faras el la haŭto ?... el la haroj ? - 25. Por kio ni uzas la ostojn? — 26. Kion oni faras el la kornoj?... el la graso ?... el la intestoj? — 27. Kia besto donas al ni eburon ? — 28. Kion oni preparas el la feloj de diversaj bestoj? — 29. Kion liveras la struto kaj la paradizbirdo ? - 30. El kio ni ricevas la testudaĵon?... la perlamoton ?... la valorajn perlojn ? — 31. Kion havigas al ni la abelo ?... la silkraŭpo? — 32. Kion donas al ni aliaj insektoj? — 33. Por kio ni dankas ankaŭ al la bestoj?

THÈME GÉNÉRAL

Le blé nous donne la farine avec laquelle le boulanger fait le pain. La pomme de terre fut apportée en France par Parmentier. En Amérique on cultive beaucoup de coton. Le cotonnier est un arbuste. Les arbres de notre jardin n'ont pas de fruits cette année. S'il avait plu plus longtemps, la récolte aurait été perdue. Nous mangeons le raisin de la vigne ou nous en faisons du vin. Les ouvriers des filatures et des tissages font grève depuis deux