Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/148

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

La bestoj estas tre utilaj al la homo. Tial la homo loĝigas multajn bestojn en sia domo. La hundo gardas la domon kaj la korton; ĝi akompanas la ĉasiston en la ĉaso kaj gardas la brutaron. La kato, liberigas nin de la maloportunaj musoj. La ĉevalon oni uzas por veturi kaj rajdi, la bovon por plugi kaj la azenon por porti. La bovino donas lakton, buteron kaj fromaĝon. La ŝafo liveras la lanon por niaj vestoj; la kokino kaj la anasino donas siajn ovojn, kaj el la lanugo de la ansero ni faras varmajn litojn.

Eĉ post sia morto la bestoj utilas ankoraŭ al ni. llia viando servas al ni por nutrado. El la haŭto la tanisto faras ledon por ŝuoj, gantoj kaj ĉiuspecaj ledkomercaĵoj. El la haroj oni faras penikojn, brosojn kaj feltĉapelojn. La ostojn oni utiligas por multspecaj ĉizaĵoj kaj tornaĵoj, kaj plie por fabrikado de gluo kaj ostnigraĵo. El la kornoj oni faras butonojn, kombilojn, tenilojn por tranĉiloj kaj forketoj; el la graso oni fabrikas sapon kaj kandelon, kaj el la intestoj, kordojn por muzikiloj.

Plie, la dentoj de la elefantoj liveras al ni eburon, kaj el la feloj de la vulpoj, ursoj, zibeloj, hermenoj, kaj tiel plu, preparas la felisto felaĵojn. La struto kaj la paradizbirdo liveras plumojn por virinĉapeloj, kaj el la testudo ni ricevas la testudaĵon aŭ testudan ŝelon. La molusko donas al ni la perlamoton kaj la perlojn por ornamaĵoj. Unu insekto, la abelo, havigas al ni mielon kaj vakson. Alia, la silkraŭpo, ŝpinas la multkostan silkon, kaj insektoj ankaŭ, koĉeniloj, donas al ni belan ruĝan. tinkturon. Por koralo kaj spongoj ni dankas ankaŭ la bestojn.