Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/147

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

QUARANTIÈME LEÇON

Récapitulation générale.


Utileco de la kreskaĵoj kaj de la bestoj.

La kreskaĵoj, kiel la greno, la sekalo, la hordeo, la aveno, la rizo kaj la terpomo nutras la homon kaj la malsovaĝajn bestojn. La kanabo kaj la lino liveras la fadenon el kiu la teksisto teksas la tolon. La vinberujo donas la vinberon el kiu ni faras la vinon. Arbeto, la kotonujo, liveras la kotonon, kiun la ŝpinejoj kaj teksejoj aliigas en diversajn teksaĵojn. Arbetoj ankaŭ donas la teon kaj la kafon. Kelkaj kreskaĵoj donas kuracilojn por kuraci niajn malsanojn. Aliaj donas la spicojn, el kiuj la kuiristino spicas niajn manĝaĵojn, kaj aliaj ankoraŭ liveras diversajn kolorigilojn por la vestkolorigisto kaj la pentristo.

La arboj liveras la lignon ne nur por konstrui kaj hejti niajn domojn, sed ankoraŭ por fari niajn meblojn kaj multajn diversajn ilojn, kiuj estas ĉiuj tre utilaj. Kelkaj arboj donas krom tio siajn fruktojn, ekzemple : ĉerizon, abrikoton, persikon, prunon, piron, pomon, oranĝon, citronon ; aliaj donas la kaŭĉukon, la gutaperkon, la gumon, la terebinton kaj ŝelojn, kiujn ni uzas jen por fari matojn, tapiŝojn aŭ ŝnurojn, jen por tani la ledon. La korko, kiu estas tiel utila al ni, ne estas alio ol la ŝelo de arbo, kiu kreskas en la sudo de Francujo kaj en Alĝerio, kaj kiun oni nomas la korkokverko.