Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/145

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

TRENTE-NEUVIÈME LEÇON

Récapitulation générale.


La mineraloj.

Jen la mineralogia galerio. Eniru ni tien ĉi, ni havas ankoraŭ tempon por viziti ĝin.

Vi demandas por kio utilas tiuj ŝtonoj, kiuj estas tiel zorge surskribitaj en tiuj vitroŝrankoj. Tiuj ĉi, post kiam ili estos ĉirkaŭtranĉitaj kaj poluritaj, liveras la brilegajn diamantojn, per kiuj sin ornamas la riĉuloj. Tiuj estas koraloj, rubenoj, smeraldoj, turkisoj, kaj aliaj gemoj aŭ juvelŝtonoj, kiujn la juvelisto enfiksas en orajn ringojn kaj aliajn luksaĵojn.

Tiu dika bloko nigra kaj brila estas la terkarbo, kiun ni uzas por hejti ne nur la fornojn, kamenojn kaj kuirfornojn, sed ankaŭ, kaj precipe, la kaldronegojn de la lokomotivoj, de la vaporŝipoj kaj de la fabrikejoj. Distilante ĝin, ni ricevas la lumgason, la gudron kaj multe da kolorigaj materioj.

Pli malproksime, vi vidas la minaĵojn, kiuj donas al ni la metalojn. Jen oro kaj arĝento, tiuj valoraj metaloj, kiuj utilas por fabriki la monon kaj multe da ornamaĵoj kaj luksaĵoj ; kupro, el kiu la kaldronisto faras kaldronojn kaj kaldronegojn, kaj kiu, fadenigita, transportas la penson, la forton kaj la lumon; plateno, plumbo, nikelo kaj fero, la plej utila el ĉiuj metaloj, el kiu ni fabrikas mil diversajn objektojn, de la plej delikataj kudriloj ĝis la plej grandegaj kaj potencaj maŝinoj.