Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/142

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

istinoj. Post ili ni ekvidas korbon plenan je tolaĵo. Ili jam lavis kelkajn pecojn kaj etendis ilin en la suno por ke ili sekiĝu. Unu el la du virinoj malfermis grandan ombrelon por ŝirmi sin kontraŭ la sunradioj.

En la kamparo la greno estas orflava; ĝi estas matura. Estas la tempo de la rikolto. La rikoltistoj kaj rikoltistinoj venis kun falĉiloj kaj falĉiletoj. lli falĉas la grenajn trunketojn, kaj kunligas ilin en garbojn, kiujn ili ŝarĝas sur veturilon por porti en la garbejon aŭ aranĝi amase en grandajn garbarojn.

Kiam la rikolto estas finita, oni draŝas la grenon per draŝiloj aŭ draŝmaŝino. La greneroj estas portataj en la muelejon kaj la pajlo restas en la garbejo. Ĝi servas por la nutrado kaj la kuŝiĝado de la brutaro.

QUESTIONNAIRE

1. Kion montras tiu ĉi bildo? — 2. Kion ni vidas maldekstre? — 3. Kia estas la konstruaĵo sur la maldekstra bordo de la rivero ? — 4. Kien kondukas aŭ irigas la ponto, kiu estas super la rivero ? — 5. Kiu loĝas en la muelejo? — 6. Kion faras la muelisto? — 7. Kia parto de la greno donas la farunon ? — 8. Kion oni faras el la brano? — 9. Kion vi vidas antaŭ la muelisto ? — 10. Kiu estas en tiu barko? — 11. Kion faras la boatisto per la remilo ? — 12. Kial la alia viro ĵetas reton en la akvon ? — 13. Ĉu vi ne vidas ion alian sur la rivero ? — 14. Kion faras tiu viro, kiu estas sur la alia bordo, preskaŭ kontraŭ la muelejo? — 15. Ĉu li fiŝkaptas ankaŭ per reto? — 16. Kion vi vidas apud li? — 17. Kiaj estas la du virinoj surgenuantaj ĉe la bordo de la rivero? — 18. Kion ili faras tie ? — 19. Kion vi vidas post ili? — 20. Kiamaniere ili sekigas la tukaron? — 21. Kial unu el ili malfermis grandan sunombrelon