Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/141

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

TRENTE-HUITIÈME LEÇON

Récapitulation de la conjugaison.


Pejzaĝo en Somero.

Tiu ĉi bildo montras pejzaĝon en somero. Maldekstre ni vidas la kamparon kaj dekstre malgrandan riveron. Sur la maldekstra bordo de la rivero staras muelejo. Ŝtona ponto trairas la riveron kaj kondukas al la muelejo, kie loĝas la muelisto kaj la muelistino. En la muelejo muelas la muelisto la grenon. La interna parto de la greno liveras la farunon, el kiu la panbakisto faras panon. La ekstera parto de la greno, la ŝelo, liveras la branon, kiu servas al la nutrado de la brutaro.

Antaŭ la muelejo ni vidas barkon. Du homoj estas en tiu barko. Unu tenas remilon en la manoj. Li estas la boatisto; li gvidas kaj direktas la barkon. La alia ĵetas reton en la akvon. Li estas fiŝkaptisto ; li fiŝkaptas. Li kaptas gobiojn, karpojn kaj ezokojn. Ni vidas ankaŭ la anserojn kaj la anasojn de la muelistino ; ili amas naĝi en la akvo, kaj ili povas naĝi tre bone, ĉar ili havas membranhavajn piedojn.

Sur la dekstra bordo ni ekvidas preskaŭ kontraŭ la muelejo, kaj ne malproksime de la ponto alian fiŝkaptiston. Li ne havas reton ; li fiŝkaptas per hokfadeno. Apud li kuŝas sur la tero diversaj fiŝkaptiloj. Pli proksime je ni, ĉiam sur la sama bordo ĉe turniĝo de la rivero ni vidas du virinojn. Ili sidas sur genuoj kaj lavas tolaĵon. Tio estas lav-