Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/14

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

DEUXIÈME LEÇON

L’adjectif.

Kiel estas la objektoj.

I

tiu, ce, cette sed, mais
, ou ĝi, il, elle, cela

Tiu tablo estas longa ; ĝi estas ankaŭ larĝa. Tiu tablo ne estas ronda, ĝi estas kvadrata. La tablo estas ankaŭ alta. La seĝo ne estas alta, ĝi estas malalta. Tiu seĝo estas nova, sed tiu tablo ne estas nova, ĝi estas malnova. Tiu malnova tablo ne estas bela ; ĝi estas malbela sed utila.

Tiu liniilo estas longa kaj rekta ; ĝi ne estas ronda sed kvadrata. Tiu krajono ne estas longa, sed mallonga ; ĝi ne estas kvadrata sed ronda. La krajono estas nigra, blua aŭ ruĝa. Tiu krajono ne estas ruĝa, ĝi estas blua. Tio estas blua krajono.

Tiu plumo estas nova. Tiu nova plumo estas bona. La plumingo ne estas nova, ĝi estas malnova, sed ĝi estas bona. Tiu inkujo ne estas granda ; ĝi estas malgranda. Tio estas malgranda inkujo. La inko estas nigra, sed la papero ne estas nigra, ĝi estas blanka. Estas ankaŭ blua, ruĝa, verda, flava aŭ violkolora papero.

II

kiel, comment.

Kiel estas la tablo ? La tablo estas longa, larĝa, plata kaj alta. Ĉu la tablo estas ronda ? Ne, la tablo ne estas ronda, ĝi estas kvadrata. Kiel estas