Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/136

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

TRENTE-SEPTIÈME LEÇON

Prépositions employées comme préfixes.


La poŝto.

— Vi deziras sendi leteron al amiko, kiu loĝas en Marseille. Nenio estas pli facila. Sufiĉas skribi la leteron, enmeti ĝin en koverton, surskribi la adreson, kaj algluigi poŝtmarkon. Tiel la letero estas afrankita, kaj vi povas nun meti ĝin en la poŝtkeston.

- Tamen, kiel tiu letero iros ĝis Marseille ?

— Aŭskultu. Tuj poŝtisto venos malplenigi la keston. Li portos la leterojn en la poŝtoficejon. Tie, aliaj poŝtoficistoj disspecigas, stampas kaj ordigas ilin laŭ la adreslokoj, poste metas ilin en sakojn, kiujn ili ekspedas per la fervojo.

— Mi komprenas. Mia letero iras per fervojo ĝis Marseille. Sed, tiam, kiel ĝi trovos la domon de mia amiko!

— Tiam la sako en kiu troviĝas via letero estos portita en la Marseile'an poŝtoficejon, poŝtisto prenos ĝin kaj portos ĝin al via amiko.

— Tio estas mirinda. Tamen, kio okazus se mi ne afrankus mian leteron?

— Via letero estus malgraŭ tio ekspedita. Sed ĝi estus supertaksita kaj via amiko devus pagi duoblan transportan pagon.

— Kaj se, neatente, mi afrankus ĝin nesufiĉe ?

— Tiam, ĝi estus aldone taksita je duoblo de la valoro de la mankantaj poŝtmarkoj.