Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/133

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

TRENTE-SIXIÈME LEÇON

Récapitulation des adverbes simples.


La publikaj konstruaĵoj.

En la urbo estas ne nur loĝdomoj, sed ankaŭ kasteloj, palacoj kaj ĉiuj specoj de publikaj konstruaĵoj, kiuj havas ĉiuj sian specialan difinon.

En la urbdomo kunvenas la urba konsilantaro sub la prezido de la urbestro, aŭ, ĉe lia neĉeesto, de la vicurbestro, por diskuti pri la interesoj de la urbo. En la juĝpalaco aŭ la juĝejo la advokatoj defendas la kulpigitojn. La juĝoj aŭskultas la atestantojn kaj la pledon de la advokato kaj elparolas sian juĝon. Ili senkulpigas aŭ kondamnas la kulpigiton laŭ tio, ke li estas montrita senkulpa aŭ kulpa.

En la teatro ni vidas aktorojn kaj aktorinojn sur la scenejo, kie ili deklamas aŭ kantas sian rolon. En la muzeo estas ekspoziciitaj pentraĵoj, statuoj kaj ĉiuj specoj de artaj, antikvaj aŭ kuriozaj objektoj. En la ĉefpreĝejo kaj la preĝejoj, la pastroj faras la religian servadon. En la gimnazio, en la liceo kaj en la lernejoj la profesoroj kaj la instruistoj instruas la infanojn, knabojn kaj knabinojn, En la malsanulejo la kuracisto kaj la flegistoj aŭ flegistinoj flegas la malsanulojn kaj kriplulojn. La soldatoj loĝas en la soldatejo.

QUESTIONNAIRE

1. Ĉu estas nur loĝdomoj en la urbo? — 2. Kiu kunvenas en la urbodomo ? — 3. Kial la urba konsilantaro kunvenas? — 4. Kion faras la advokatoj kaj juĝistoj en la juĝejo? — 5. Kial ni iras en