Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/129

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

TRENTE-CINQUIÈME LEÇON

Récapitulation des déterminatifs simples.


Mia strato.

Mia strato ne estas tiel bela, kiel bulvardo kun belegaj magazenoj aŭ kiel arbostrato. Ĝi enhavas nek palacojn nek luksajn domojn. Ĝi eble ne estas tiel vivplena, kiel tiu ĉi aŭ tiu strato de la kvartalo, sed la vivo ne mankas en ĝi kaj la laborado haltas neniam.

Matene, frue, oni aŭdas la seruriston bati la feron ; oni vidas la paniston kaj la buĉiston saluti la karbiston, kaj la fruktvendistinon elmeti la provizojn, kiujn ŝi alportis de la haloj. Tie ĉi loĝas la tajloro, ĉe kiu mi igas fari la vestojn ; tie la ŝuisto, kiu faras miajn ŝuojn, kaj kontraŭe iroviĝas la butiko de la spicisto, ĉe kiu ni aĉetas la kafon, la sukeron, la salon, la pipron kaj la kandelon. Apud la vestpurigisto loĝas la kukisto, ĉe kiu mia patrino aĉetas bonegajn pasteĉetojn kaj la fadenistino, kiu vendas fadenon, kotonon, rubandojn, pinglojn kaj kudrilojn. Pli malproksime troviĝas la butiko de la laktovendistino, kiu sendas al ni lakton, buteron, fromaĝon kaj ovojn, kaj apud ŝi, ĉe unu flanko la kolorilvendisto kaj ĉe la alia la ladvendisto, kiu vendas tranĉilojn, forketojn, najlojn kaj aliajn ferajn objektojn.

Jen la ĉapelisto staras antaŭ sia pordo kun la tapetisto, sia najbaro. La horloĝisto malfermas