Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/125

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

TRENTE-QUATRIÈME LEÇON

Manières de traduire : celui qui, dont, où.


Priskribo de bildo.

Tiu ĉi bildo prezentas urbon. Tiu urbo kuŝas sur la rivero, kiu malsupreniras el la altaĵoj, kiujn oni vidas en la fundo, kaj serpentfluas tra la urbo. La rivero havas du bordojn, kiuj estas endigitaj per ŝtonaj muroj.

Antaŭe mi vidas ponton, kiu kondukas de unu bordo al la alia. Sur tiu ponto, mi rimarkas kelkajn personojn : unue almozulon, kiu sidas apud la parapeto. Ĝi estas malriĉa kaj maljuna blindulo ; li havas hundon, kiu lin gvidas. Li portas surskribon sur la brusto kaj ĉapelon en la mano ; li petas la preterirantojn pri almozo, li almozpetas. Proksime je li mi vidas policanon. Homo, kiu portas paketojn, demandas lin pri ia sciigo. Poste venas telegrafisteto, kaj enspezkolektisto, kiu ekmarŝas sur la ponton por iri al alia bordo. En la angulo kaj iom dekstre, librovendisto vendas maljunajn maloftajn librojn al la amatoroj. Sur tiu sama ponto mi vidas ankaŭ homon, kiu portas gazetojn, gazetvendiston, gaslampon kaj vojzorgiston, kiu akvumas la pavimon.

Pli malproksime, supre, troviĝas alia ponto. Tio estas. ŝtona ponto. Ĝi havas du arkaĵojn kun kolonego en la mezo, sur kiu oni vidas la insignojn de la urbo. Tiu ponto kondukas al la stacio, kiun oni vidas maldekstre. Inter la du pontoj, dekstre,