Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/120

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

TRENTE-TROISIÈME LEÇON

Manières de traduire : y, il y a.


La urbo.


En la urbo, la domoj estas grandaj, altaj kaj belaj. lli havas pli ol unu etaĝo. En la grandaj urboj estas ses- kaj sepetaĝaj domoj. La homoj, kiuj loĝas en la urbo, la loĝantoj de la urbo, estas urbanoj.

La domoj tuŝiĝas kaj faras longajn vicojn, kiuj enkadrigas la stratojn kaj placojn. La stratoj kaj placoj estas pavimitaj. La pavimo estas kutime el ŝtono, sed multaj stratoj estas pavimitaj per ligno aŭ asfalto. Sur la placoj oni vidas ĝenerale monumenton aŭ fontanon, aŭ la statuon de viro fama. Oni akvumas kaj balaas ofte la stratojn kaj placojn por purigi ilin.

La du flankoj de la strato, la trotuaroj, estas rezervitaj al piedirantoj. La mezo, la ŝoseo, estas rezervita al veturiloj. Laŭlonge de la trotuaroj staras gaslanternoj, kiujn oni ekllamigas vespere por lumigi la stratojn. Multaj urboj estas hodiaŭ lumigitaj per la elektra lumo.

La urbo estas dividita je kvartaloj. Parizo enhavas dudek kvartalarojn, kiuj enhavas po tri aŭ kvar kvartaloj. Mi loĝas en unu el la plej belaj kvartaloj de la urbo.

Urbo, kiu havas multajn fabrikojn estas industria urbo. Roubaix en Francujo, Manchester en Angl-