Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/116

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

TRENTE-DEUXIÈME LEÇON

Manières de traduire : en.


Sano kaj malsano.

— Bonan tagon, Karolo. Jam de centjaro oni ne vidis vin. Kiel vi farlas ?

— Mi dankas, Ernesto, tre bone. Mi estas gaja kaj vigla; mi havas bonan apetiton, mi dormas bone kaj mi estas kontenta je la ekzistado.

— Mi ne povas diri la samon. Mi estas ofte malsaneta; Jen mi havas dentdoloron, jen kapdoloron. La lastan semajnon, mi malvarmumis kaj mi havis nazkalaron, poste bronkiton, kaj mi tusas ankoraŭ iom. Vi estas feliĉa, ke vi havas tiel belan sanon. Sed, kiel fartas via fratino Ludovikino ?


Mia fratino Ludovikino estas malsana. Ŝi kuŝas en lito pala kaj malvigla, kaj ŝi ne havas apetiton. Oni ne scias ankoraŭ, kiun malsanon ŝi havas. La kuracisto venis. Li ekzamenis la malsanulinon, li aŭskultis ŝin kaj palpis al ŝi la pulson. Nia