TRENT-ET-UNIÈME LEÇON
Manières de traduire : tout.
Julo devas leviĝi je la sepa, sed li dormas ankaŭ
profunde. La servistino purigis jam liajn ŝuojn kaj
metas ilin antaŭ lian pordon. Ŝi frapas ĉe la pordo
por vekigi lin. Julo vekiĝas. Li frotas al si la okulojn,
oscedas, etendas la membrojn kaj rigardas
kioma horo estas ĉe la vekhorloĝo. Estas la horo
por leviĝo. Tuj li elsaltas el la lito, surmetas sian
kalsonon, siajn ŝtrumpojn kaj siajn pantoflojn; poste
li iras al sia tualettablo.
Tie, li prenas la akvokruĉon
kaj verŝas akvon
en la pelveton. Post tio,
li trempas la spongon en
la akvon kaj purigas sian
vizaĝon, siajn orelojn kaj
sian kolon.
Kiam Julo sin tiel lavis,
li viŝas sin per manviŝilo,
brosas kaj kombas la harojn
per harbroso kaj kombilo.
Li neniam forgesas brosi la dentojn per
dentbroso kaj pulvero aŭ dentakvo, kaj poste gargari
la buŝon per iom da akvo. Fine li devas lavi
siajn manojn, Li frotas ilin forte per sapo kaj li
brosas zorge siajn ungojn per la ungobroso. Nun
li estas tute pura, kaj li tuj vestas sin.