Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/109

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

TRENTIÈME LEÇON

Manières de traduire : plus et moins.

La vestoj.

Ni surmetas vestojn por kovri nian korpon kaj ŝirmi ĝin kontraŭ malvarmo kaj varmo. En somero ni vestiĝas malpeze kaj en vintro varme. La somervestoj estas ĝenerale el tolo aŭ el katuno, kaj la vintrovestoj estas el lano. La sinjorinoj uzas ankaŭ vestaĵojn el veluro kaj silko.

La pantalono, la veŝto, la ĵaketo, la jako, la redingoto estas viraj vestoj. La jupo, la subjupo, la robo estas virinaj vestoj. En vintro la viroj surmetas ankaŭ surtuton aŭ superveston kaj la sinjorinoj peltan mantelon kaj mufon. La virinaj vestoj estas ornamitaj per brodaĵoj, rubandoj kaj puntoj.

La tajloro faras la virajn vestojn, kaj la kudristo aŭ kudristino la virinajn vestojn. La tajloro mezuras, tranĉas la ŝtofon per tondiloj kaj kudras la vestojn per kudrilo kaj fadeno. Li faras la butontruojn kaj kudras la butonojn kaj poŝojn ; antaŭ ol liveri al ni vestojn, li provas ilin kaj gladas ilin per gladilo.

Ni aĉetas la ĉemizojn, kolumojn, ŝtrumpojn kaj ŝtrumpetojn, la ŝelkojn, kravatojn, gantojn kaj ŝtrumpligilojn ĉe la ĉemizisto, kaj la ŝuojn, la pantoflojn, la botojn ĉe la ŝuisto.

Sur la kapo ni metas ĉapelon, en somero pajlan ĉapelon, kaj en vintro feltan aŭ silkan ĉapelon. La