Page:Grosjean Maupin, Becker – Cours Élémentaire Pratique d’Esperanto, 1909.pdf/105

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.

VINGT-NEUVIÈME LEÇON

Manières de traduire : Aussi, tant, autant.

La trinkaĵoj.

Ni trinkas por kvietigi nian soifon. Tio, kion ni trinkas, nomiĝas trinkaĵo. Ni trinkas ĉiuspecajn trinkaĵojn ; la unuj estas varmaj, la aliaj malvarmaj.

En la matenmanĝo ni trinkas teon kun lakto aŭ sen lakto, kafon kun lakto, kakaon aŭ ĉokoladon. En la tagmanĝo ni trinkas vinon kun akvo ordinara aŭ minerala, En kelkaj landoj oni trinkas pomvinon, kaj en aliaj bieron. Se ni soifas inter manĝoj, ni trinkas bieron aŭ akvon kun siropo.

La akvo pura estas la plej bona kaj plej sana el ĉiuj trinkaĵoj. Ĝi estas ankaŭ la sola sen kiu ni ne povas vivi. Oni prenas ĝin el la fonto, sed oni aĉetas la vinon kaj la pomvinon ĉe la vinvendisto, la bieron ĉe la bieristo aŭ bierfaristo.

Estas ruĝa kaj blanka vino, hela aŭ blonda, malhela aŭ bruna biero. La ĉampano estas ŝaŭmanta vino, La vino, la biero kaj la pomvino estas konservataj en bareloj.

Oni alportas la akvon en karafo, la vinon en botelo kaj la kafon en kruĉo. Ni trinkas la ĉampanon el kaliko, la vinon el glaso kaj la kafon el taso.

Estas ankaŭ aliaj trinkaĵoj, ekzemple : brando, konjako, rumo, viskio, ĉerizbrando. Tio estas alkoholaj trinkaĵoj kaj ne estas bonaj por la sano.

Oni devas esti sobra; la malsobreco estas malvirto kaj kondukas al malsano.