VINGT-HUITIÈME LEÇON
Manières de traduire : beaucoup, peu.
1. ANTAŬ LA MANĜO.
La gasto. — Sinjoro gastigisto, ĉu mi povas vespermanĝi ĉe vi por mia mono?
La gastigisto. — Certe, sinjoro. Kion vi deziras manĝi? Unue supon ?
La gasto. — Jes. Mi manĝos kun plezuro bonan supon.
La gastigisto. — Poste pecon da bovo kun legomoj. Kian rostaĵon vi preferas? Ni havas bovidrostaĵon kaj ŝafrostaĵon.
La gasto. — Mi preferas la ŝafrostaĵon, kaj se vi volos doni al mi poste iom da fromaĝo kaj fruktojn por la deserto, mi manĝos kiel princo. Ĉu mi povas havi ankaŭ botelon da vino kaj tason da kafo por mia mono ?
La gastigisto. — Sendube, sinjoro, kaj mi havas bonegan vinon. Ĉu vi deziras ruĝan aŭ blankan vinon ?
La gasto. — En somero, mi preferas la blankan vinon.
La gastigisto. — Bonvolu sidiĝi ĉe tiu ĉi tablo, sinjoro ; la kelnero servos tuj al vi.