Page:Bonnehon D,Rosiaux A,Petit cours primaire d'esperanto,1913,2e ed.pdf/91

Cette page a été validée par deux contributeurs.

RÉCITATION

LA VOJO (daŭrigo).


Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
Pri l’ tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, —
Ni semas kaj semas konstante.
« Ho, ĉesu ! » mokante la homoj admonas, —
« Ne ĉesu, ne ĉesu ! » en kor’ al ni sonas :
« Obstine antaŭen ! La nepoj vin benos,
« Se vi pacience eltenos. »


Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deŝiras,
Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
Ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro,
Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
Al cel’ unu fojon signita !

(L. Zamenhof.)