Page:Bonnehon D,Rosiaux A,Petit cours primaire d'esperanto,1913,2e ed.pdf/86

Cette page a été validée par deux contributeurs.

RÉCITATION

LA VOJO[1]


Tra densa mallumo briletas la celo
Al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo
Al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l’ sorto, nek mokoj de l’ homoj,
Ĉar klara kaj rekta, kaj tre difinita
Ĝi estas la voj’ elektita.

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante,
Ni iru la vojon celitan !
Eĉ guto malgranda, konstante frapante
Traboras la monton granitan.
L’espero, l’obstino kaj la pacienco —
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.

(Daŭrigota.)
  1. Tiré de « Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto ». Hachette, éditeur.