Page:Bonnehon D,Rosiaux A,Petit cours primaire d'esperanto,1913,2e ed.pdf/79

Cette page a été validée par deux contributeurs.

RÉCITATION

LA DU MULOJ[1]

Du muloj vojiris, la unua avenon,
L’ alia la monon de l’ fisko portante.
Ĉi-tiu, fiera de ŝarĝ’ tiel bela,
Marŝis levante la kapon
Kaj tintigante sian tintilon.
Sed jen rabistoj alvenas,
Kiuj, la monon ŝteli volante,
Sin tuj sur la mulon de l’ fisko surĵetas.
Kaj ĝin per la brido haltigas perforte.
La mulo sin defendante
Bategojn ricevis : ĝi plendas, ĝi ĝemas :
« Ĉu tian, ĝi diras, meritis mi sorton ?
Tiu ĉi mulo, kiu min sekvas,
El la danĝero sin mem eltiris,
Sed en ĝin mi falas, kaj jam ekpereas.
— Amiko, diris ĝia kunulo,
Ne ĉiam utilas altrangon okupi ;
Se, kiel mi, vi mem estus
Servinta nur mueliston,
Vi mem ne estus tiel malsana. »

(La Fontaine, trad. G. Vaillant.)
  1. Tiré de « Elektitaj fabloj » de J. La Fontaine esperantigitaj de G. Vaillant. — Hachette, éditeur.