Page:Bonnehon D,Rosiaux A,Petit cours primaire d'esperanto,1913,2e ed.pdf/48

Cette page a été validée par deux contributeurs.

LECTURE

LA RANO KAJ LA BOVO[1].

Raneto bovon ekvidis
Ŝajnantan al ĝi belkreska.
Ĝi, kiel oveto apenaŭ diketa,
Ĵaluzè penadas, kaj sin plilarĝigas,
Kaj sin plilongigas, por ke la bestegon
Dike ĝi povu egali ;
Kaj poste ĝi diris : « Rigardu, fratino,
Ĉu tio sufiĉas ? Ĉu mi jam sukcesis ?
— Ne. — Sed nun ? — Neniel. — Mi fine egalas ?
— Ne, tute ne. » La besto maldika
Ŝvelis tiele, ke ĝi elkrevis.

Multege da homoj ne estas pli saĝaj
Malriĉa penadas imiti riĉulon ;
Princo senpova havas kortegon ;
Volas markizo havi palacon.

(La fontaine, trad. G. Vaillant.)
  1. Tiré de « Elektitaj Fabloj » de J. La Fontaine, esperantigitaj de G. Vaillant. — Hachette, éditeur.