Page:Bonnehon D,Rosiaux A,Petit cours primaire d'esperanto,1913,2e ed.pdf/23

Cette page a été validée par deux contributeurs.


VERSION

La katino ludas. — Ĉu la knabino laboras ? Ne, sinjoro. La najbarino ordonas. — La patrino manĝas kaj trinkas.

THÈME

La fille joue et la mère travaille. — Madame parle. — Est-ce que la poule chante ? Non.

LECTURE

La feino. (Daŭrigo.)

La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis, krom tio, unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.

Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en la sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna. Ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo kaj laboradi senĉese. Inter aliaj aferoj tiu ĉi malfeliĉa infano devis, du fojojn en ĉiu tago, iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko kaj alporli domen plenan grandan kruĉon.

PHRASES USUELLES

Formules de politesse. Formuloj de gentileco.
5. Bon voyage. Bonne promenade. 5. Bonan vojaĝon. Bonan promenadon.
6. Portez-vous bien. À bientôt. 6. Fartu bone. Ĝis baldaŭ.
7. Pardon, madame. 7. Pardonu, sinjorino.
8. Merci. Je vous remercie. 8. Dankon. Mi dankas (vin).
9. S’il vous plaît. 9. Se plaĉas al vi.
10. Asseyez-vous, je vous prie. 10. Sidigu vin, mi petas.