Page:Bonnehon D,Rosiaux A,Petit cours primaire d'esperanto,1913,2e ed.pdf/115

Cette page a été validée par deux contributeurs.

Ĉu vi volas legi tiun paĝon ; — korekti tiun skribaĵon ; — traduki tiun rakonton ; — klarigi laŭvorte tiun frazon ?

Elparolu bone ; ripetu tiun vorton ; ne forgesu la akcenton.

Ĉu vi scias parkere vian lecionon ?

Silentu ! Vi petolas anstataŭ atenti miajn klarigojn.

Diru, kion oni povas fari per tranĉilo.

Mi prenas la tranĉilon. Mi akrigas ĝin sur la ŝtono. Mi ekzamenas, ĉu ĝi bone tranĉas. Mi purigas la tranĉilon. Mi tranĉas panon, viandon, k. t. p. Mi usas tranĉileton por manĝi fruktojn. Mi remetas la tranĉilon en ĝian lokon.

EKZERCOJ SAMAJ :

Diru kion oni povas fari per martelo

Diru kion oni povas fari per forko ?

Diru kion oni povas fari per glaso ?

Diru kion oni povas fari per birdo ?

k. t. p.

INTERPAROLADOJ

Paru interparoladetojn inter :

drinkemulo kaj kafejestro ;
instruisto kaj lernanto mallaborema
urbano kaj vilaĝano ;
kato kaj rato ; k. t. p.