Page:Bonnehon D,Rosiaux A,Petit cours primaire d'esperanto,1913,2e ed.pdf/113

Cette page a été validée par deux contributeurs.

En poésie, on élide aussi parfois l’a de l’article devant un mot commençant par une voyelle. Ex. : L’ espero, l’ obstino, kaj la pacienco.

Enfin, on trouve aussi, en poésie, l’élision de l’o final du nom. Ex. : Ĝi estas la voj’ elektita.

VERSION

Franĉjo estas iom malsana : lia fratino Marcenjo donas al li multan flegon, sed lia frato Georĉjo ne volas resti hejme, li preferas ludi. — Prezentu miajn plej respektajn salutojn al Lia generala Moŝto. — Lia kardinala Moŝto vizitis la preĝejon. — Ŝia princina Moŝto disdonis monerojn al malriĉuloj.

THÈME

J’ai salué madame la Comtesse. — Le papa et la maman du petit Henri sont à la maison. — La petite Sophie joue dans la cour.


Lettre.

Parizo, la 16an de Aŭgusto 1910.
Estimata Samideano.

Mi trovis vian nomon kaj vian adreson en la esperantista jarlibro, kaj, ĉar mi deziras korespondi kun alilandano por min ekzerci pri la uzado de la lingvo Esperanto, mi kuraĝas demandi vin, ĉu vi akceptas respondi miajn leterojn. Mi kolektas poŝtkartojn kaj poŝtmarkojn, mi do volonte interŝanĝus kun vi. Aliparte mi tute ne konas la vivadon en via lando, kaj mi estus tre ĝoja, se, en viaj leteroj, vi bonvolus doni al mi diversajn sciigojn pri viaj enlandaj kutimoj.

Esperante baldaŭan respondon, mi petas vin, estimata samideano, akcepti miajn tre korajn salutojn.

Pierre Durand.