Page:Bonnehon D,Rosiaux A,Petit cours primaire d'esperanto,1913,2e ed.pdf/111

Cette page a été validée par deux contributeurs.


RÉCITATION

LA DORMO DE LA INFANO[1]


Paca estas la ĉambreto
Ĉar aminda infaneto
Dormas dolĉe en lulilo.
Zorgoj ne maltrankviligas
Ĝian dormon, ĉar plenigas
Infanvivon nur sunbrilo.
Dormu, dormu nur karulo
Gardas vin anĝelokulo.

Jen ! la lipojn nun movetas
Ĝi, kaj ĉarme nun ridetas
Mem en sonĝo ĝia buŝo.
Certe vidas ĝi amantan
Patrineton ĝin kisantan,
Tre ĝojigas tia tuŝo.
Sonĝu, sonĝu nur karulo
Estas vi ja feliĉulo.

Baldaŭ tiaj sonĝoj pasos
Kaj vin senindulge lasos
En maldolĉa realeco.
Grandiĝinte vi trairos
Multajn penojn, kaj sopiros
Ofte vi al la juneco.
Dormu, sonĝu do karulo
Dum vi estas senzorgulo.

(J. Baumann.)
  1. Tiré de « La Revuo », III, p. 556. — Hachette, éditeur.