Page:Beaufront - Grammaire et exercices de la langue internationale Esperanto, 1906.djvu/86

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.
73
EKZERCARO.

30e EXERCICE
Suffixe de profession, ist — et préposition da.
(Pour le suffixe ist, voir à la page 36 de cet ouvrage).

Treatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn. — Kiu okupas sin je meĥaniko, estas meĥanikisto, kaj kiu okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto. — Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem. — La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografaĵon al mia patro. — Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe troviĝis vino, aŭ kiun oni uzas por vino ; glaso da vino estas glaso plena je vino[1]. Alportu al mi metron da nigra drapo (metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo). — Mi aĉetis dekon da ovoj. — Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo. — Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. — Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn. — Sur la arbo troviĝis multe (aŭ multo) da birdoj. — Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. — En la ĉambro sidis nur kelke da homoj. — « Da » post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro.

teatro théâtre.
maniero manière, façon.
okupi occuper.
meĥaniko mécanique.

  1. Le Commentaire, aux pages 63, 64, fixe pleinement les offices différents des deux prépositions de et da. On fera bien de le consulter quand on remettra cette version en thème.