Page:Beaufront - Grammaire et exercices de la langue internationale Esperanto, 1906.djvu/79

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.
66
EKZERCARO.

25e EXERCICE
L’article. — Les mots composés.

La artikolo « la » estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj. Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple Rusoj aŭ Poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa[1]. Anstataŭ « la » oni povas ankaŭ diri « l’ » (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo). — Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj ; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo. Ekzemploj : skribtablo aŭ skribotablo (= tablo, sur kiu oni skribas) ; internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj) ; tutmonda (= de la tuta mondo) ; unutaga (= kiu daŭras unu tagon) ; unuataga (=kiu estas en la unua tago) ; vaporŝipo (= ŝipo, kiu estas movata per vaporo) ; matenmanĝi, tagmanĝi, vespermanĝi ; abonpago (= pago por la abono).

artikolo article,
tiam alors,
kiam quand,
objekto objet.
tia tel.
kompreni comprendre,
ekzemplo exemple.
Polo Polonais.

  1. Voir dans le Commentaire, page 12, le principe qui règle l’emploi de l’article en Esperanto ; mais uniquement quand on remettra cette version en thème.