Page:Beaufront - Grammaire et exercices de la langue internationale Esperanto, 1906.djvu/76

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.
63
EKZERCARO.

23e EXERCICE
La conjugaison. — Verbe passif.

Mi estas amata. Mi estis amata. Mi estos amata. Mi estus amata. Estu amata. Esti amata. — Vi estas lavita[1]. Vi estis lavita. Vi estos lavita. Vi estus lavita. Estu lavita. Esti lavita. — Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi. — La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi. — Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam de longe konstruita. — Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. — Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ. — Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi. — Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj ; sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn. — Honesta homo agas honeste. — La pastro, kiu mortis antaŭ nelonge (aŭ antaŭ nelonga tempo), loĝis longe en nia urbo. — Ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme ? — Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono ; el la kaldrono, en kiu troviĝas bolanta akvo, eliras vaporo ; tra la fenestro, kiu troviĝas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.

inviti inviter.
komerci commercer.
quelque chose possédant une certaine qualité ou fait d’une certaine matière ; ex. mola mou, mo-

  1. Voir dans le Commentaire sur la grammaire Esperanto, page 45, ata ou ita ?
    Comme pour l’exercice précédent, ce renvoi vise le moment où la version sera mise en thème.