Page:Beaufront - Grammaire et exercices de la langue internationale Esperanto, 1906.djvu/69

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.
56
EKZERCARO.

17e EXERCICE
La feino (Daŭrigo).

« Estus tre bele »[1], respondis la filino malĝentile, « ke mi iru al la fonto ! » — « Mi volas ke vi tien iru », diris la patrino, « kaj iru tuj » La filino iris, sed ĉiam murmurante. Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de ŝi trinki (tio ĉi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi, kiel granda estos[2] la malboneco de tiu ĉi knabino). « Ĉu mi venis tien ĉi », diris al ŝi la malĝentila kaj fiera knabino, « por doni al vi trinki ? Certe, mi alportis arĝentan vazon speciale por doni trinki al tiu ĉi sinjorino ! Mia opinio estas : prenu mem akvon, se vi volas trinki. » — « Vi tute ne esta ĝentila », diris la feino sen kolero. « Bone, ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi parolos, eliros el via buŝo aŭ serpento aŭ rano ».

us marque le conditionnel.
murmuri murmurer, grommeler.
vazo vase.
arĝento argent (métal).
apenaŭ à peine.
ar une réunion de certains objets : ex. arbo arbre -— arbaro forêt.
princo prince.
certa certain.
speciala spécial.

  1. Voir la note qui se trouve au bas de la page 43.
  2. Voir la note qui se trouva au bas de l’exercice 13, page 59.