tutan tagon de loko al loko. — Lia hieraŭa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin. — Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis. — Li kantas tre belan kanton. — La kantado estas agrabla okupo. — La diamanto havas belan brilon. — Du ekbriloj[1] de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo. — La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preĝas, estas preĝejo. — La kuiristo sidas en la kuirejo. — La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon. — Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aŭ ĉambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo. — Skatoleto aŭ alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo ; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo. — Skatolo, en kiu oni tenas plumojn , estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por la skribado, estas plumingo. — En la kandelingo estis brulanta kandelo. — En la poŝo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la poŝo de mia surtuto mi portas paperujon ; pli grandan paperujon mi portas sub la brako. — La Rusoj loĝas en Rusujo kaj la Germanoj en Germanujo.
surprizi surprendre.
laca las, fatigué.
trompi tromper.
fulmo éclair.
ŝviti suer.
bani baigner.
magazeno magasin.
vendi vendre,
cigaro cigare.
tubo tuyau.
- ↑ Il faudrait pouvoir traduire par « brillements » pour bien rendre l’idée. Mais le verbe briller existe en français et son substantif n’existe pas, comme bien d’autres d’ailleurs.