Page:Beaufront - Grammaire et exercices de la langue internationale Esperanto, 1906.djvu/102

Le texte de cette page a été corrigé et est conforme au fac-similé.
89
EKZERCARO.

(excessivement, extrêmement mal, mal au plus haut point).

N’employez donc pas le suffixe eg, quand l’adverbe tre vous suffit pour rendre l’idée.


37e EXERCICE
Sufixe ig faire, rendresuffixe se faire, devenir.
(Voir page 35).

En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis ; tial mi prenis broson kaj purigis la veston. — Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto. — Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto ; post tri monatoj estos la edziĝo ; la edziĝa soleno estos en la domo do liaj estontaj bogepatroj, — Tiu ĉi maljunulo tute malsaĝiĝis kaj infaniĝis. — Post infekta malsano oni ofte bruligas[1] la vestojn de la malsanulo. — Forigu vian fraton, ĉar li malhelpas al ni. — Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono. — En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas. — Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana. — Li venigis al si el Berlino multajn librojn. — Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu ; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro

  1. Nous disons : « le feu brûle » et « brûler des vêtements » ; sens intransitif ou neutre dans le premier cas, sens transitif ou actif dans le second. L’Esperanto prend logiquement bruli pour la première acception, et bruligi pour la seconde. Bruli être en feu, bruligi faire que cela brûle, que cela soit en feu.